Jogurta kuko

Ingrediencoj:
3 ovoj
1 vazeto da jogurto (frukta au blanka)
2 vazetoj da sukero (mi tamen preferas uzi iom malpli)
3 vazetoj da faruno (por senglutenuloj taugas riza faruno au specialan miksajxon por dolcxajxoj)
1 vazeto da semoleo
1 saketo da gisto
1 pinĉaĵo da salo

Antaŭvarmigu la fornon je 180 gradoj.
Miksu en granda bovlo la jogurton, la ovojn kaj la sukeron. Aldonu la oleon, la farunon kaj la giston. Ne forgesu la pinĉaĵon da salo! Miksu bone ĉion. Ŝmiru per oleo kaj iom da faruno la fundon kaj la randojn de tortujo. Verŝu la miksaĵon en ĝin. Baku en la forno dum pli malpli 40 minutoj (sed kontrolu iom antaŭe, ke ĝi ne brulu!).
Variaĵoj: provu aldoni iom da Nutelao al la miksaĵo… (kaj diru al mi pri la rezulto, mi ankoraŭ neniam provis!). Ĝi tre bongustas ankaŭ kun pecetoj de pomoj au kun kakao. Krome, se vi ŝutos (ŝprucigos) sukeron sur ĝin, iom antaŭ ĝi estu finbakita, kreiĝos delica krusto. Bonan apetiton!

Annunci

2 commenti

Archiviato in dolĉaĵoj, facila, vegetaraj

2 risposte a “Jogurta kuko

  1. Roĉjo

    Kiom estas unu vazeto?

  2. en Italujo jogurton oni vendas en “vazetoj”, kutime 125gramaj… kaj la apartaĵo de tiu ĉi kuko estas ĝuste ke oni uzas la saman vazeton por mezuri ĉiujn ingrediencojn. Sed oni ja povas uzi simplan glason…

Rispondi

Inserisci i tuoi dati qui sotto o clicca su un'icona per effettuare l'accesso:

Logo WordPress.com

Stai commentando usando il tuo account WordPress.com. Chiudi sessione / Modifica )

Foto Twitter

Stai commentando usando il tuo account Twitter. Chiudi sessione / Modifica )

Foto di Facebook

Stai commentando usando il tuo account Facebook. Chiudi sessione / Modifica )

Google+ photo

Stai commentando usando il tuo account Google+. Chiudi sessione / Modifica )

Connessione a %s...