Rapida Pico

Loĝante ekster Italujo (mia devenlando), kaj estante celiakulo, foje mi ekhavas fortan emon al pico, sed estas neniu eblo por mi ekhavi ĝin… pretigi ĝin hejme laŭ tradicia recepto estus tro longe kaj komplike, do mi trovis tiun ĉi recepton tre rapidan, facilan kaj certe bongustan!

Ingrediencoj:

Por la bazo:                                                                   Por la kondimento:

300g. faruno* (ĉirkaŭ 2,5 glasoj)                           1 mocarelo

0,5 kulereto da sukero                                              tomatan pulpon

1 kulereto da salo                                                         oregano

1 saketo da tuja gisto por pano/pico                    salo, olivoleo

2 kuleroj da oleo                                                          (aliaj ingrediencoj lauxplacxe)

175ml da akvo (ĉirkaŭ 1 glaso)

Antaŭvarmigu la fornon je 220°C. Miksu kaj knedu la ingrediencojn por la bazo. Etendu la paston sur rostoplaton kovritan per bakpapero. Aldonu tranĉitan mocarelon, kaj aliajn ingrediencojn laŭplaĉe, ekz. olivojn, fresxan bazilikon, sxinkon… Miksu en taso la tomatan pulpon kun iom da oregano, salo kaj olivoleo kaj ŝmiru ĝin sur la picon. Baku en la forno dum 15-20 minutoj.

rapida pico

* Mi uzas senglutenan miksajxojn, sed vi povas uzi kutiman tritikan farunon.

Lascia un commento

Archiviato in facila, senglutena, veganaj, vegetaraj

Florbrasika Pico

Hodiaŭ mi priskribos al vi mirindan pladon, kiu ne nur bongustegas sed ankaŭ tre bonas por la sano… kaj ĝi estas tre facila!

Temas pri speciala pico, farita per florbrasiko.

Ingrediencoj:

Duona florbrasiko (aŭ unu, se ĝi malgrandas)

Du mocareloj

Unu ovo

Tomatsaŭco

Olivoleo, salo, origano, bazilio

Unue raspu la florbrasicon kaj la mocarelon kaj metu ilin en sufiĉe grandan ujon. Aldonu ovon, salon laŭplace, kaj miksu bone. Vi ankaŭ povas aldoni pipron aŭ aliaj spicaĵojn, se vi ŝatas. Kovru rostopladon per bakpapero kaj plenigu per la miksaĵo, bone distribuante kaj premante ĝin, por formi bazon altan pli malpli unu centimetron. Baku en antaŭvarmigita forno, je la maksimuma temperaturo, dum pli malpli 20 minutoj. Intertempe pretigu la kondimenton. Por simpla “Pizza Margherita” vi pretigu tason da tomatsaŭco, aldonu salon, du kulerojn da olivoleo, kaj origanon. Distribuu la saŭcon sur la surfaco de la pico, aldonu tranĉitan mocarelon kaj kelkaj folioj da freŝa bazilio. Remetu en la fornon kaj plu baku dum pli malpli 10 minutoj.

Konsiloj: Vi povas garni la florbrasikan picon per ajna ingredienco (legomoj, fromaĝoj, olivoj, fungoj, ŝinko, ktp.), kiel ordinara pico. La kvantoj da ingrediencoj kaj la kuirtempo povas varii, verŝajne vi devos iom eksperimenti antaŭ ol atingi la deziratan rezulton. Ekz. por pli granda pico eble unu ovo povas esti malmulte, kaj ne sukcesi reteni la florbrasikon (tiukaze la bazo disfalus). Ankaŭ la alteco de la bazo kaj la ecoj de via forno influas la kuirtempon. Mi donis la recepton kian ĝi estis klarigita al mi, sed praktike mi ĉiam aldonas duan ovon kaj bakas dum pli longa tempo. Do, se la unua provo ne tuj perfektas, mi konsilas ne malkuraĝiĝi kaj provi iom varii.

Kaj jen kiel ĝi aspektas:

florbrasika pico                       2014-01-12 20.19.47

Lascia un commento

Archiviato in por progresantoj, senglutena, vegetaraj

La arto kuiri senglutene

Vi vidos en la blogo kelkajn receptojn markitajn kiel “senglutenaj”. Eble ekde nun mi nur senglutenajn receptojn afiŝos, ĉar ekde kelkaj monatoj mi estas devigata sekvi strikte senglutenan dieton.

Kelkaj homoj estas iom sentemaj al gluteno, kaj preferas eviti ĝin en siaj dietoj, sed kelkaj aliaj havas fortan alergion aŭ suferas je malsano nomita celiakio. Tiu ĉi lasta estas ĝuste mia kazo. Por alergiuloj kaj celiakuloj eĉ spuro de gluteno povas esti tre danĝera, kaj necesas havi specifajn atentojn kiam oni kuiras por ili. Se vi havos celiakulon kiel gaston, ne paniku, kaj sekvu miajn konsilojn.

Gluteno estas proteino kiun enhavas multaj grenoj, ekz. tritiko, hordeo, aveno, sekalo, kaj aliaj. Inter la grenoj kiuj nature ne enhavas glutenon estas rizo, maizo, fagopiro kaj kvinoo.

Do, unua bona ideo por kuiri senglutene estas anstataŭi ĉiujn produktojn normale faritajn per tritika faruno. En specialaj vendejoj, apotekoj, kaj ofte en grandaj superbazaroj eblas trovi apartajn pastaĵojn, panon, kukojn, ktp. por senglutenuloj. Ankaŭ hejme vi povas ekzemple baki kukon uzante rizan farunon, aŭ miksaĵon de senglutenaj farunoj.

Krome, estas amaso da aliaj nature senglutenaj manĝoj, kiel legomoj, terpomoj, lakto, ovoj, fiŝoj kaj viando.

Ĝis nun ĉio ŝajnas relative facila, sed estas du (damnaj) aferoj pri kiuj oni ofte ne scias, aŭ oni emas preteratenti.

1) tritikon aŭ glutenon oni aldonas al multaj senglutenaj manĝoj dum la produktado;

2) estas granda risko je kontaminacioj dum la produktado, kuirado kaj servado de la manĝoj, kaj eĉ tio povas endanĝerigi alergiulon aŭ celiakulon (mi scias kion multaj nun pensos, sed ne, tio ne estas troigo, kredu min).

Ni vidu kiel solvi tiujn ĉi problemojn.

1) informiĝu pri la landaj reguloj por etikedoj. Ne ĉiam sufiĉas legi la ingrediencojn. Ofte produktantoj estas devigataj skribi atentigon nur kiam gluteno estis intence aldonita, kaj ne kiam ĝi povis eniri hazarde dum la produktado. Pro tio indas ĉiam serĉi la skribaĵon “senglutena” aŭ la simbolon kun forstrekita tritiko sur la pakaĵoj.

2) atentu pri ĉio kio tuŝas la senglutenajn manĝajojn. Ne tuŝu ilin per manoj aŭ mangiloj kiuj tuŝis glutenan manĝon. Uzu purajn telerojn kaj manĝilojn, kaj laboru sur puraj surfacoj (ĉi-tie “puraj” signifas “kiuj ne tuŝis aliajn manĝojn antaŭe). Ne kuiru manĝojn glutenajn kaj senglutenajn samtempe en la sama poto, nek unu post la alia sen bone lavi la poton. Samajn atentojn vi devos havi ĉe la tablo, dum vi manĝos.

Ĉi tiuj estas la bazaj reguloj por sekure nutri senglutenulon, sed la plej bona konsilo kiun mi povas doni estas paroli antaŭe kun via gasto, kaj sekvi ties instrukciojn. Peti helpon montras ke vi ne volas ekzkludi la homon, sed samtempe vi zorgas pri lia sano kaj ne malalt-taksas lian problemon.

Fine, foje povas okazi ke vi pretigis ion laŭ vi tute senglutenan, kaj via amiko tamen rifuzas gustumi ĝin. Bonvolu ne ofendiĝi kaj ne insisti. Celiakuloj bezonas esti 100% certaj pri kion ili manĝas, kaj ofte malfacilas taksi la nivelon de konscio de aliaj homoj. Foje oni preferas rezigni, kaj ne riski, kvankam tio povas ŝajni malafabla. Vere, ne prenu tion persone, fokusiĝu pli sur la homoj ol sur la manĝoj, kaj ĝuu ilian kompanion.

Lascia un commento

Archiviato in Senza categoria

Bona kiel pano

Ĉi-semajnfine mi bakis mian unuan hejmfaritan panon: mi faris ĝin senglutena, ĉar… nu, eble mi dediĉos apartan blogaĵon al mia nova malkovro, ĉiukaze la pano estis sukceso kaj pro tio mi kunpartigos la recepton. Mi trovis ĝin sur la pakaĵo de la senglutena faruno, kiun mi uzis, kaj mi kopios ĝin tiel kiel ĝi estas skribita, sed mi notos kiam mi faris iujn modifojn.

Ingrediencoj: 500g da senglutena bak-miksaĵo (mi uzis tiun de la itala marko Coop, sed verŝajne ankaŭ kun aliaj bonos, aŭ kun simpla faruno se vi ne havas problemojn kun gluteno… se vi provos, rakontu al mi poste), 25g da freŝa gisto (mi anstataŭe uzis saketon da pulvora gisto), 500g da akvo, 50g da olivoleo aŭ margarino (mi uzis olivoleon), kulereto da sukero kaj kulereto da salo.

Solvu en varmeta akvo la giston. Aldonu la aliajn ingrediencojn, kaj miksi bone. Mi aldonis al la pasto ankaŭ iom da kurkumo, rosmarino kaj kumino, por doni apartan guston…iam mia patrino aldonis pecetojn de olivoj, sed certe eblas pluraj variaĵoj. Metu la paston en metalan ujon por la forno, antaŭe grasigita aŭ kovrita per bakpapero (laŭ konsilo, mi moligis la bakpaperon sub akvo, kaj tordelpremis ĝin, antaŭ ol uzi). Kovri per plastfolio kaj lasi ripozi dum almenaŭ 35 minutoj en varmeta loko (ĉar ĉe mi estis malvarme, mi metis iom en la fornon, je la minimuma temperaturo). Varmigi la fornon je 200℃ kaj baki la panon dum ĉirkaŭ 35 minutoj.

Notoj: la rezulto estis iom malsala, venontfoje mi pliigos la kvanton da salo. Kontrolu ĝin antaŭ la 35 minutoj, ĉar la kuirtempo povas varii. Se ĝi ŝajnas bruli ekstere, kaj esti ankoraŭ nepreta ene, kovru la ujon per stanfolio. La pano konserviĝas dum kelkaj tagoj, kaj eventuale povas esti frostita.

IMG01334-20131005-1723 kaj jen la rezulto!

Lascia un commento

Archiviato in facila, senglutena, veganaj, vegetaraj

Ĉokolada salamo (Salamo de la Papo)

Ingrediencoj

300g sekaj keksoj, 150g butero, 100g sukero, 200g nigra ĉokolado, 2 ovoj, 2 kuleroj da rumo.

Lasu la buteron ekster la fridujo por ke ĝi moliĝu. Dispecetigu la keksojn en grandan ujon. Fandu la ĉokoladon (per kuirbano) kaj prilaboru ĝin per kulerego, ĝis kiam ĝi iĝas krema kaj sen grumeloj, kaj lasu ĝin malvarmiĝi. Prilaboru la moliĝintan buteron aldonante iom post iom la sukeron, la ovojn, la fanditan ĉokoladon kaj la rumon. Almalgamu bone la miksaĵon, kaj aldonu ĝin al la keksoj. Nun vi metu la miksaĵon sur bakpaperon, kaj donu al ĝi cilindran formon, presante tre bone. Volvigu la “salamon” per stanfolio, kaj lasu ĝin en fridujo ĝis kiam ĝi malmoliĝas (almenaŭ 3 horojn). Nun eblas traĉi la salamon kaj gustumi ĝin!

Kuriozaĵoj: La “ĉokolada salamo”, foje nomata “salamo de la Papo”, estas dolĉaĵo konata kaj ŝatata preskaŭ en la tuta Italujo, kun kelkaj variaĵoj. En kelkaj regionoj ĝi estas tipa paska dolĉaĵo.

Lascia un commento

Archiviato in dolĉaĵoj, facila, itala, vegetaraj

Tiramisu

Ingrediencoj (8 porcioj) 

3 ovoj,   120 g sukero (plus 2 kuleroj por la kafo),  500 g Maskarpono,  pulvoro de maldolĉa kakao,  400 g “savojaj biskvitoj

Unue pretigi la kafon (la kvanto malfacile kalkuleblas, sed sufiĉe multe por trempi la biskvitojn), verŝi en grandan bovlon, sukerigi kaj lasi malvarmiĝi. Dume miksi la ovoflavojn kun la sukero, kaj poste Maskarpono. En alia ujo, kirli la ovoblankojn per batilo aŭ forko, ĝis kiam ili iĝas blanka ŝaŭmo, sufiĉe densa, kaj tiam aldoni ĝin al la aliaj ingrediencoj, miksante tre malrapide. Ŝmiri iom da tiu kremo sur la fondo de ujo, kaj kovri per tavolo da biskvitoj rapide trempitaj en la kafo. Denove ŝmiri per kremo, kaj aldoni tavolojn ĝis kiam vi povas.  La plejsupra tavolo devas esti tute bone kovrita el kremo, kaj pulvorigita per maldolĉa kakao (per kribrileto). Lasi en malvarmujo dum almenaŭ 3 horoj, antaŭ ol servi ĝin.

Kuriozaĵoj: La originoj de Tiramisu estas tre necertaj, ĉar ĉiu regiono pretendas aŭtorecon pri ĝia kreado: tio estigis ian disputon inter Toskanio, Piemonto kaj Veneto. Multaj estas la legendoj ligitaj al tiu ĉi deserto, al kiu oni atribuis eĉ afrodizian povon.
La oficiala versio situas la kreadon de Tiramisu en la deksepan jarcenton, en Siena, kiam iuj sukeraĵistoj, antaŭ la alveno de la grandduko de Toskanio, Cosimo de Medici, decidis krei kukon por celebri lian grandecon.
Alia versio, male, diras ke la Tiramisu estis elpensita en kukvendejo de Torino, en la honoro de Camillo Benso, Grafo de Cavour, por subteni lin en la malfacila tasko unuigi Italion.

Averto: Ekzistas diversaj variaĵoj de tiu ĉi deserto: ĉiu italo pretigas ĝin siamaniere, kaj verŝajne diros ke nur tiu estas la originala recepto… ne fidu ilin! Kompreneble la originala estas la mia… ;-D (aŭ eble, la via!)

Lascia un commento

Archiviato in dolĉaĵoj, itala, por progresantoj, vegetaraj

Vegana saŭco kun lentoj

Ingrediencoj:

2 grandaj cepoj, 1 poreo, 0,5 kg blanka brasiko,  0,5 kg celerio, 250 gr. lentoj, 3 tomatoj, 2 vegetaraj buljonkuboj,                                            25 g. de kareo, 15 g. kumino,  salo laŭplaĉe, 2 dl. canola oleo, 2 l. akvo

Tranĉu en malgrandaj pecoj la cepojn, la poreon, la brasikon kaj la celerion. Fritu en la oleo, aldonante la spicojn. Kiam la cepoj iĝas pli travideblaj, aldonu la lentojn. Post 5 minutoj aldonu sufiĉe da akvo por kovri la legomojn. Lasu kuiri sur malgranda fajro. Kiam la akvo elvaporiĝas, aldonu plian ĝis kiam la lentoj estas kuiritaj. Fine aldonu la tomatojn trancitajn en pecetoj, la buljonkubojn kaj la salon.

Komentoj: Dankon al Simono, el la teamo de Roskilda Festivalo, por konigi tiun ĉi recepton. Mi pretigas ĝin sen brasiko nek celerio, kaj la rezulto estas same tre bongusta. Tiu ĉi saŭco tre bone akompanas rizon (ĉefe la Basmatian) kaj pastaĵon, sed mi eĉ jam manĝis simple kun pano, kaj mi ŝatas ĝin eĉ malvaman. Trovu ankaŭ vi vian plej ŝatatan variaĵon!

1 Commento

Archiviato in facila, veganaj, vegetaraj